Kiel alveni al la kongresejo?

La kongresejo estas Hrvatski kulturni dom (HKD) en Rijeka. Ĝia adreso estas:

Strossmayerova 1, Rijeka, Kroatio

Tel: +385 51 373534

 

La kongresejo troviĝas centre en Rijeka kaj ĝi estas facile piedire atingebla kaj de la centra urba aŭtobushaltejo Jelačićev Trg kaj de la ĉefa aŭtobusstacidomo por interurba trafiko.

 

Piede:

Por piede atingi la kongresejon de la autobusstaciodomo necesas piediri ĉirkaŭ 20 minutojn.

De la ĉefa haltejo de urbaj aŭtobusoj Jelačićev Trg necesas piediri ĉirkaŭ 5 minutojn.