De Zagreb kaj Pula al Rijeka kaj reen

Aŭtobusoj

Ekzistas pluraj aŭtobusoj kiuj ofte forlasas Zagreb al la direkto de Rijeka kaj deko da aŭtobusoj tage de Pula al Rijeka. Prezoj de aŭtobusoj en Kroatio dependas ĉefe de la aŭtobusa firmao uzata kaj la prezdiferencoj inter unuopaj firmaoj povas esti relative grandaj. Ĉiuj biletoj estas centre vendataj ĉe ĉefaj urbaj aŭtobusstacioj.

Informojn pri ligoj al kaj de Zagreb vi povas trovi en la retpaĝo de la aŭtobusa stacidomo Zagreb.

Informojn pri foriroj de aŭtobusoj de Rijeka al Pula kaj aliaj urboj vi povas trovi en tiu ĉi retpaĝo.