Situo de la hotelo
Hotelo troviĝas en la komplekso de Hrvatski kulturni dom kaj estas rekte ligita al la kunsruaĵo de la kongresejo. Ĝi troviĝas urbocentre kaj Korzo, la ĉefa promenstrato de la urbo Rijeka, atingeblas en malpli ol 10 minuta promeno. De la ĉefaj fervoja (1,4 km) kaj aŭtobusa (2 km) stacidomoj la kongresejo estas piede atingebla post 15-20 minuta promeno. La ĉefa stacidomo de urbaj aŭtobusoj troviĝas nur 5 minutojn for de la hotelo.
Adreso de la Hotelo
Hotel Neboder
Strossmayerova 1
51000 Rijeka
Telefono: +385 51 373 538