Loĝado
Somere hoteloj ĉe kroata mabordo estas relative kostaj kaj EEU pro tio jam ĉi jare rezervis plurajn hotelojn en Rijeka. Ni rekomendas fruan mendon ĉar plej malfrue post la fino de majo EEU ne plu povas garantii mendeblecon kaj la nun fiksitajn prezojn. Post la fino de majo EEU redonos ĉiujn nemenditajn ĉambrojn.
Vi povas elekti inter 3 kaj 4-stelaj hoteloj proksime al la kongresejo, kiu troviĝas en la urbocentro de Rijeka aŭ malpli kostaj trankotejoj en Kostrena, iom pli fora disstrikto de Rijeka, kie troviĝas ankaŭ al la urbocentro plej proksimaj plaĝoj de la urbo Rijeka.
- Kvarstela hotelo: Best Western hotel Jadran
- Tristelaj hoteloj: Hotelo Neboder
- Hotelo Continental
- Tranoktejo Lucija